Edikto de Tesaloniko

Cunctos populos
leĝo
Aŭtoroj
Aŭtoro Teodozio la 1-a, Graciano, Valentiniano la 2-a
Lingvoj
Lingvo latina lingvo
Eldonado
Eldondato 27-a de februaro 0380
Loko Tesaloniko
vdr

La Edikto de Tesaloniko, konata ankaŭ kiel Cunctos populos (komencaj vortoj de la dekreto, estis elmetita la 27-an de februaro 380 de la imperiestroj Graciano, Teodozio la 1-a kaj Valentiniano la 2-a (Tiu lasta tiuepoke estas novjare aĝanta).

Teodozio la 1-a.

La dekreto deklaras la nicean simbolon oficiala religio de la Romia Imperio, malpermesas unue arianismon kaj due ankaŭ la paganismon. Por bremsi herezon oni perleĝe postulis ke kristanoj konfesu la fidon laŭ la dekretoj de la Unua koncilio de Niceo.

La dekreta teksto estis preparita de la kancelaria ofico de Teodozio la 1-a kaj sekve estis inkluzivita en la Teodozia kodo iniciate de Teodozio la 2-a.

La nova leĝo rekonis al la episkopaj seĝoj de Romo kaj Aleksandrio la superecon koncerne la kredan problemaron. Jen la latina teksto kaj tiu esperanta:

Esperanta:

IMPERIESTROJ GRAZIANO, VALENTINIANO KAJ TEODOZIO AŬGUSTOJ. EDIKTO AL LA POPOLO DE LA URBO KONSTATINOPOLO.

Ni volas ke ĉiuj nacioj de ni regataj, danke al nia disponebleco, daŭrigu en la fideleco al tiu religio, kiu estis transdonita de Dio al Petro apostolo, kaj kiun tiu lasta memkompreneble persone transdonis la la roma popolo, kaj kiu estas konfese konservita ĉe Papo Damaso la 1-a, kaj al Petro episkopo de Aleksandrio, persono kun apostola digneco; nome ni devas konfesi laŭkonforme de la apostola instruo kaj de la Evangelio la unuecon de la Patro, Filo kaj Sankta Spirito, kiuj estas egalaj en majesteco, kaj la Sanktegan Triunuon. Ni ordonas ke la nomo de Kristanoj Katolikaj apartenas al tiuj kiuj ne malobservos la dekretojn de tiu edikto. La aliajn ni konsideras personoj neintelektohavaj kaj ordonas ke ili estu kondamnitaj al la peno de la honto kiel herezulojn, kaj al iliaj kunvenoj ni ne atribuos la nomon de Eklezio; Tiuj ĉi devas esti kondamnitaj antaŭe al la dia venĝo, kaj poste al niaj punoj, al kiuj ni estis rajtigitaj de la Ĉiela Juĝisto.

(EEMETITA EN TESALONIKO EN LA TRIA TAGO DE LA MARTAJ KALENDOJ, DUM LA KVINA KONSULATO DE GRACIANO AŬGUSTOKAJ UNUA DE TEODOZIO AŬGUSTO.[1]

Latina:

Cunctos populos, quos clementiae nostrae regit temperamentum, in tali volumus religione versari, quam divinum Petrum apostolum tradidisse Romanis religio usque ad nunc ab ipso insinuata declarat quamque pontificem Damasum sequi claret et Petrum Alexandriae episcopum virum apostolicae sanctitatis, hoc est, ut secundum apostolicam disciplinam evangelicamque doctrinam patris et filii et spiritus sancti unam deitatem sub pari maiestate et sub pia trinitate credamus. Hanc legem sequentes Christianorum catholicorum nomen iubemus amplecti, reliquos vero dementes vesanosque iudicantes haeretici dogmatis infamiam sustinere ‘nec conciliabula eorum ecclesiarum nomen accipere’, divina primum vindicta, post etiam motus nostri, quem ex caelesti arbitro sumpserimus, ultione plectendos.[2]

La edikto, kvankam proklamanta Kristanismon ŝtata religio de la Romia Imperio, ne establis iun ajn specifan direktivon. Neceesis atendi la tieldiritajn teodoziajn dekretojn (kaj iujn de la postaj imperiestroj), promulgitajn de la sama Teodozio la 1-a, kiuj inter la jaroj 391-392 normigis la praktikan aktualigon de la Edikto de Tesaliniko.

  1. Teodozia kodo, (Codex_Theodosianus_-_Liber_XVI#I.2|xvi.1.2.
  2. DAT. III Kal. Mar. THESSAL(ONICAE) GR(ATI)ANO A. V ET THEOD(OSIO) A. I CONSS.|lingvo latina.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search